[ Pobierz całość w formacie PDF ]
Intencas vi, nek kiu malsanulo
Sangadi devas: se mi mem, ne estas
Hor tiel taûga kiel tiu, kiam
Cezaro mortis, nek egalvaloras
Armil al glavoj viaj riçigitaj
Per la plej nobla sango en la mondo.
Se kontraû mi malamikaîon ian
Vi nutras, nun, dum viaj sangpentritaj
Gutetas manoj, finu vian agon.
Ne post mil jaroj tiel mi preti¸us
Por morto, kiel nun; neniu loko,
Neniu il de mort por mi konvenus
Pli ol çi tiuj, jen mi falus apud
Cezaro, kaj de vi ekzekutite,
La regnestranimuloj de l centjaro.
Bruto Ne petu, Antonio, vian morton
De viroj, kiuj ÿajnas nun sangemaj
La ago per la ru¸a man videbla
Vi nur la manojn tamen vidas, kaj
La sangan faritaîon: niajn korojn,
Kiel ajn kompatemajn, vi ne vidas;
Kaj la kompato por malsanoj Romaj
Fajr fajron pelas, kaj kompat kompaton
Cezaron igis l oferaîo. Tamen
Por vi malakraj estas niaj glavoj,
Kaj niaj brakoj, sen malica forto,
Kaj niaj koroj, plenaj je bonvolo,
Kun frata ¸entileco vin enhavas.
62
JULIO CEZARO
eLIBRO
Kassio Kun nia voço via egalpezos
Pri la disdono de honoroj novaj.
Bruto Atendu nur; kaj post la trankviligo
De la amaso, pro la tim delira,
Al vi ni montros la rezonojn, kial
Amante ni Cezaron tamen frapis.
Antonio Pri via sa¸ mi estas ne dubema.
Kaj çiu do al mi la manon donu:
Mark Bruto, vian mi unue premas;
Kaj poste vian manon, ho Kassio;
Decio Bruto, kaj Metello, viajn;
La lastan sed neniel malplej karan,
Ho Trebonio, vian. Ve, ho ve!
Sinjoroj; kion mi parolos? Tiel
Honoro mia nun malrekte staras,
Ke via takso pri valoro mia
Proklamos aû timulo aû flatulo
Cezaro, mian amon vi elkonis;
Se do spirito via nin rigardas,
Çu ne ¸i vin doloros pli ol morto,
Ekvidi Antonion nun premantan
La manojn de la malamikoj viaj,
Noblulo, antaû via propra korpo?
Se mi nur tiom da okuloj havus
Por verÿi larmojn, kiom vi da vundoj
Por sangi, multe pli al mi konvenus,
Ol kontraûulojn viajn pace trakti.
Juli ! pardonu! Jen vi turnis vin,
Por frapi kvazaû cervo inter hundoj,
63
JULIO CEZARO
eLIBRO
Jen falis; jen çasistoj viaj staras,
Partoprenintoj en la sanga ludo.
Vi, mond , arbar al tiu cervo estis,
Li, viva, tenis vin al sia servo.
Simile al çasbesto nun li kuÿas
Frapita de re¸idoj.
Kassio Antonio
Antonio Pardonu min, Kassio: tion diros
La malamikoj de Cezaro; tiaI
¯i estas modereco por amiko.
Kassio Cezarlaûdadon mi aI vi riproças
Neniel Antonio, sed per kia
Interligilo vi kun ni konsentos?
Çu ni vin nomos en la amikaro,
Aû ni sen vi antaûenvojirados?
Antonio Pro tio mi kun vi kunigis manojn,
La vido tamen de l Cezara korpo
Min igis forgesema pri l afero.
Amiko via, mi vin çiujn amas,
Nur atendante la rezonojn, kial
Cezaron vi kalkulis dan¸eriga.
Bruto Alie estus nura sova¸eco
Çi tio; la rezonoj estas tiel
Konsiderindaj, ke se eç vi estus
Fil de Cezaro, restus vi kontenta.
Antonio Nenion pIu mi petas, krom permeso
Sur la vendej kuÿigi lian korpon;
64
JULIO CEZARO
eLIBRO
Kaj el tribun , laû rajto de amiko,
Çe la funebro fari paroladon.
Bruto Vi faros tion.
Kassio Bruto, unu vorton.
Flanken kun BRUTO
Vi faras vi ne scias kion; ne
Permesu, ke parolu Antonio
Çe la funebro; çu vi scias kiom
L amas movi¸os per paroloj liaj?
Bruto Pardonu; mi unue supreniros
En la tribunon, kaj rezonojn montros
Pri l morto de Cezaro: tion, kion
Parolos Antonio, mi klarigos,
Li nur parolas de ni permesite,
Kaj ke Cezaro per permeso mia
Ricevos le¸an ceremoniaron.
Çi tio nin utilos çe l amaso.
Kassio Mi ne aprobas ¸in: al mi ne plaças.
Bruto La korpon de Cezaro, Antonio,
Forportu nun. Dum via parolado
Funebra vi ne devas nin insulti,
Sed kiel eble plej vi povos laûdi
Cezaron, kaj konfesi, ke vi faras
¯in pro permeso nia; vi alie
Ne devas en l afero partopreni:
Post mia parolado vi parolu
El la tribuno, kien nun mi iras.
65
JULIO CEZARO
eLIBRO
Antonio Tiele estu; pli mi ne deziras.
Bruto Pretigu do la korpon, kaj nin sekvu.
Çiuj foriras krom ANTONIO.
Antonio Sensanga argilaîo, min pardonu,
Traktantan malsova¸e sova¸ulojn.
Restaî vi estas de l plej nobla viro,
La çefmaristo de la Tempa maro.
Formortu, kiuj verÿis tiun sangon!
Mi antaûdiras super viaj vundoj
Petantaj, kiel buÿoj senparolaj,
Ke mi pro ili kortuÿante plendu,
Jen, malbenaîo frapos la homaron,
Malamikeco regos, kaj la urboj
Italaj reciproke ekbatalos;
Sangamo kaj mortigo pligrandi¸os,
Kaj tiel kutimi¸os teruraîoj,
Ke la patrinoj ridetante vidos
Kruele mortigatajn la infanojn;
Kompaton elforigos sangavido:
Kaj la spirit ven¸ema de Cezaro,
Je sia flank Ateon kondukante
Varmegan de la flamoj de l infero,
Çi tie per imperiestra voço
Kriante Buçu, la militajn hundojn
Ellasos: kaj la krim malbonodoros
Per la putraî de neenterigitoj.
Servisto eniras.
Vi servas Oktavion. Çu ne vere?
66
JULIO CEZARO
eLIBRO
Servisto En vero, Antonio.
Antonio Cezaro skribis, ke li Romon venu.
Servisto Leteron li ricevis, kaj li venas.
Kaj li min petis al vi buÿe diri
Ho ve! Cezaro!
Ekvidante la korpon.
[ Pobierz całość w formacie PDF ]